français
Accueil du site > Événements > Conférences > Tournées de conférences en 2013 > Tournée de Hori Jasuo et Toshinobu Arai, en juin 2013

Tournée de Hori Jasuo et Toshinobu Arai, en juin 2013

Suite au succès de leurs précédentes tournées de conférences en France, les Japonais Hori Yasuo et Toshinobu Arai sont de retour pour une nouvelle tournée, en ce mois de juin 2013.

Arai Toshinobu et Hori Jasuo

Itinéraire de la tournée

Dates Villes
05 au 08 juin Le Mans
08 au 11 juin Châteauroux
11 au 14 juin Bouresse
14 au 18 ? juin Tours
18 au 23 juin Hérouville et Normandie

Quelques souvenirs de la tournée

Rapport synthétique de la tournée (en espéranto)

Sinteza raporto pri la turneo de
HORI Jasuo kaj ARAI Toŝinobu

Kiel kutime, la raporto de Hori Jasuo sufiĉus pro tre riĉaj kaj precizaj informoj (bonvolu ĝin relegi ĉi-sube). Cetere, la ĉiferoj kiujn li sendis al ni kongruas kun tiuj kiujn vi raportis al mi.

Senerare, tiu turneo estis tre sukcesa pro la tre multaj homoj renkontitaj kaj pro la temoj pritraktitaj.

Jen kelkaj elementoj pri tiu sukceso :

Kvazaŭ en ĉiuj urboj, okazis plurfoje prelegoj en lernejoj, ĉu elementaj, ĉu mezaj kun tre granda atento de la lernantoj pri muzikiloj sed ankaŭ pri Fukuŝimo. Videble Jasuo kaj Toŝinobu havis grandan plezuron prelegi kaj prezenti originalajn fotojn antaŭ publiko juna kaj vigla. En la raporto, vi povos legi kelkajn el iliaj demandoj kiujn atente notis Jasuo kaj al kiuj li tre lerte respondis.

Pluraj instruistoj sed ankaŭ lernejestroj ĉeestis tiujn prelegojn kaj deklaris sin tre kontentaj kaj interesataj. « Venu denove » unu diris en Châteauroux, « Organizu kurseton pri la lingvo al niaj lernantoj »proponis alia en kolegio apud Caen. En Châteauroux, intruistino, Alice Creskens (kiu antaŭe bicikladis en Japanio)tradukis mem la prelegon al siaj lernantoj. Tridek infanoj de mezlernejo de Deols kantis en esperanto « Sub la granda pomarbo » antaŭ publiko kvarcent homa. Por la dua fojo, nia japana duopo renkontis la lernantojn de Bouresse, kiuj iom poste kantis kun « Internkant’ ».

La rimarkinde interesa, kaj ofte kortuŝa, prelego pri Fukuŝimo estis ankaŭ prezentita en kunlaboro aŭ en ĉeesto de asocioj kies celoj estas en rilato kun tiu katastrofo : EELV en Châteauroux, Attac kaj Mouvement pour la Paix en Caen/Hérouville.

Krom la lernejoj, ankaŭ aliaj publikaj kaj interesaj lokoj estis elektitaj por la diverstemaj prelegoj (muzikiloj, kaligrafio, nuna situacio en Japanio, Fukuŝimo) : urbodomoj (Hérouville, Bricquebec dum la normanda asembleo esperantista, dum « Lingguafest » en Tours, en kafejo en Laval kaj en Le Mans, en kvartalaj Domo kaj Konsilejo en Châteauroux kaj en vilaĝo apud Caen.

Okazis pluraj interesaj kontaktoj kun kelkaj urbestroj aŭ vic-urbestroj

En Le Mans kaj en Hérouville estis pluraj raportoj en lokaj gazetoj, sed pro la grava temo Fukuŝimo, ni povus esperi pli da artikoloj kaj kelkfoje pli da spektantoj (Tours, Le Mans) kaj en Bricquebec (urbeto apud la nukleaj uzinoj de La Hague kaj Flamanville).

La grupoj en Le Mans kaj Chateauroux muntis aŭ estas muntanta filmeton pri la restado en la respektivaj urboj.

Survoje al Bouresse, kun Isabelle Jacob, Jasuo kaj Toŝinobu haltis ĉe sia malnova amiko Paul Signoret.

Dankon al vi, Jasuo kaj Toŝinobu pro tiu nova kaj bela turneo. Multaj infanoj, sed ankaŭ plenkreskuloj, tre certe ne forgesos viajn intervenojn.

De pluraj jaroj, vi prelegis en Francio. Vi zigzagis en ĉiuj partoj de nia lando kun granda sukceso. Nome de la akceptintaj grupoj , ni dankas vin.

Dankon al la grupoj de Le Mans, Tours, Chateauroux, Bouresse, Hérouville kiuj akompanis vin kaj organizis la prelegojn. Dankon al Isabelle pro ŝia « ŝofora » helpo.

Y. Nicolas

Rapport détaillé de Hori Jasuo

Rapport détaillé de Hori Jasuo (le 28/06/2013)