cet article en français :
Inès en Okcitanio, de Laure Patas d’Illiers
Inès en Okcitanio, de Laure Patas d’Illiers
Inès alvenas al Okcitanio, regiono sude de Francio, por studi. La junulino ŝatas la tiean vivon, sed misteraj eventoj okazas.
Ĉu ŝi travivos tragedion ? Ĉu ŝi estos elpelita el Francio ? Ĉu morto minacos ŝin ? Ĉu amo kapablos protekti ŝin kontraŭ ĉiuj danĝeroj ? Ĉi romaneto malkaŝos la destinon de Inès kaj helpos vin plibonigi vian komprenon de Esperanto. Legu, ĝuu !
Tiu ĉi romaneto, ilustrita per desegnaĵoj de la aŭtoro, celas precipe progresantojn. Ĝi estas disponebla kiel presita libro (74 paĝoj en formato A5) kaj kiel bitlibro (EPUB).
La libron vi povos mendi en la reta butiko de Esperanto-France aŭ rekte ĉe lulu.com
La elektronika versio disponeblas nur ĉe
lulu.com
Specialaj kondiĉoj por grandaj mendoj, por asocioj kaj libroservoj :
- Por individuoj : 5% da rabato ekde 10 ekzempleroj.
- Por librovendejoj kaj librovendoj : 15% da rabato de 1 ĝis 9 ekzempleroj, 30% da rabato por 10 ekzempletoj aŭ pli.
- Por aliaj asocioj : 5% da rabato de 1 ĝis 9 ekzempleroj, 20% por 10 ekzempleroj aŭ pli.