Eŭropa Esperanto-Kongreso 2024 en Strasburgo
Francio, 8a –12a de Majo
Historio
Francio kaj Germanio jam kune organizis iliajn jarajn kongresojn plurfoje, en 1969 jam en Strasburgo, poste en Kaiserslautern en 2010, kaj en Zweibrücken en 2018. En 2024 Francio ĉeforganizas la komunan eventon. Strasburgo estas hejmo de pluraj eŭropaj institucioj kiel la Eŭropa Parlamento, la Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. Tiu ĉi eŭropa dimensio pravigas etendi la renkontiĝon al aliaj Esperanto-asocioj,
Kongresejo
La ĉefaj aranĝoj okazos en la Universitato de Strasburgo (Le Patio, 22 strato René Descartes), meze de la universitata kvartalo kaj proksime de la historia kvartalo de Strasburgo (listigata de UNESCO). Ĝi estas atingebla post 20 minutoj rekte de la trajnstacio per tramo.
Programo
Bunta programo estas nun preparata kun multaj spektakloj, prelegoj, diskutoj, ekskursoj en la urbo kaj en la regiono, ambaŭflanke de la landlimo kun Germanio, ktp. La programo ankaŭ enhavos laŭstatutajn membrokunvenojn por la partneraj asocioj kiuj deziras.
Aliĝo
Por aliĝi : Aliĝilo
Aliĝperiodo | A-landano | B-landano | Junulo < 35 jaroj | Specialaj kaŭzoj |
---|---|---|---|---|
ĝis 2024-01-31 | 40 € | 20 € | 20 € | 20 € |
ĝis 2024-03-31 | 60 € | 40 € | 40 € | 40 € |
poste | 80 € | 60 € | 60 € | 60 € |
taga bileto | 20 € | 15 € | 15 € | 15 € |
Lando-grupoj
A-landoj : ĉiuj eŭropaj landoj krom la iamaj socialismaj landoj
B-landoj : ĉiuj ekstereŭropaj landoj plus la iamaj socialismaj landoj de Eŭropo
Reduktita kotizo por
akompanantoj/partneroj loĝantaj en la sama loĝejo, handikapuloj, senenspezuloj
Krompago por
ne-junuloj loĝantaj en Francio, Germanio, Belgio, Italio, Svisio, kiuj ne estas membroj de la landa asocio aŭ IFEF :
20 € por plentempa partopreno
5 € por taga bileto
Listo de aliĝintoj
Pli detala informilo aperos komence de 2024 por mendi la ekskursojn.
Loĝado
Por restadi en Strasburgo, eblas mendi rekte loĝejon tra diversaj retejoj :
- Retejo provizata de la turisma oficejo
- listo de plej malmultekostaj hoteloj en Strasburgo
- La gastejo “The people” proponas 4, 6 aŭ 8-litajn ĉambrojn kiujn vi povos dispartigi inter kongresanoj se vi interŝanĝas per la Telegram-grupo “Eŭropa Kongreso 2024”, rubriko “kunloĝado”, por serĉi kunloĝanton. Ligilo por eniri la grupon : https://t.me/+tFVxPGZ6xIhmYzlk
Partneraj asocioj
Germana Esperanto Asocio (GEA), Belga Esperanto-Federacio (BEF), Svisa Esperanto Societo (SES), Itala Esperanto Federacio (IEF), Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj (IFEF), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). La aranĝo jam ricevis apogon de UEA, EEU kaj JEFO.
Evento
Inaŭguro de la kongreso okazos en la ĉambroj de strasburga Universitato, la 9-an de majo, kiu estas la Tago de Eŭropo (kaj ĉielira festo). Ĉefa temo estos Dialogo inter popoloj, portanto de paco.
Postkongreso
Ĝuu ankaŭ la regionon vizitante Alzacon post la kongreso. Ni porponos al vi unutagon ekskurson, lunde la 13an de majo en ĉarma urbo Colmar kaj ĉe la kastelo Haut-Koenigsbourg.
Kursoj
Kursoj estos proponataj por komencantoj (ĉiutage) kaj progresantoj. Ankaŭ Katalin Kovács proponos prepasesiojn por la KER-ekzamenoj.
Informiloj
Se vi deziras informi pri la kongreso, bonvolu uzi la jenan materialon.
Aliaj dokumentoj estos disponeblaj en pli posta dato. Ne hezitu kontakti nin (per la formularo ĉi-sube) por pliaj informoj.
Emblemo (png sen fono)
HD : https://esperanto-france.org/IMG/png/eek2024.png
800 x 800 px : https://esperanto-france.org/IMG/png/eek2024-800x800.png
Emblemo (jpg blanka fono)
HD : https://esperanto-france.org/IMG/jpg/eek2024.jpg
800 x 800 px : https://esperanto-france.org/IMG/jpg/eek2024-800x800.jpg
Strekara bildo : https://esperanto-france.org/IMG/svg/eek2024-800x800.svg
Afiŝo : https://esperanto-france.org/documents/straburgo2024-afisho.pdf
Afiŝo (A3) por profesia printado (CMJN) : https://esperanto-france.org/documents/straburgo2024-afisho-impr-CMJN.pdf
Kontakto
Por ĉiuj aliaj demandoj, bonvolu uzi la ĉi-suban formularon.
