Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Kongresoj > Arkivoj

Arkivoj

Mediteranea Esperanto-Semajno 2025

Espéranto-Provence organizos la Mediteranean Esperanto-Semajnon 2025, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.

Restas kelkaj liberaj lokoj. Aliĝu !

Eŭropa Esperanto-kongreso 2024 en Strasburgo

La eŭropa kongreso de Esperanto 2024 okazos en Strasburgo (Francio) de la 8-a ĝis la 12-a de majo 2024.

ALIĜI

Interasocia kongreso 2023

La Interasocia Kongreso de Esperanto en Francio okazos de la 6-a ĝis la 8-a de majo 2023, en Liono (Lyon).
En la programo estos konferencoj, koncertoj, vizitoj en Liono (piede aŭ bicikle), Esperanto-kursoj kaj ekzamenoj, komitatkunsidoj kaj membro-kunveno de Esperanto-France. Pluraj aperitivoj kaj komunaj manĝoj estos proponitaj.
Eblas tranokti en la “Centre International de Séjour” (Internacia Centro por Restado) en Liono. Vidu detalojn en la aliĝilo.

Mediteranea Esperanto-Semajno 2023

Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono ? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj ! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro...
En la restadejo Val d’Esquière – Les Issambres – Francio (Lazura Marbordo),
de la 25-a de februaro ĝis la 4-a de marto 2023

Kongreso Esperanto-France 2022

La interasocia kongreso de Esperanto en Francio okazis de la 26-a ĝis la 29-a de majo 2022, en Trélissac (apud Périgueux).

Multaj agadoj estis planitaj, konferencoj, labor-kunvenoj, ekskursoj, preparado por ekzamenoj, koncertoj, manĝoj, sen paroli pri renkontiĝoj, oficialaj kaj aliaj, de Esperanto-France kaj de aliaj grupoj.

Franca Esperanto-Kongreso 2017

La franca Esperanto-kongreso 2017 okazis de la 25a ĝis 28a de majo 2017 en Pariza regiono.

Eŭromediteranea Kongreso de Esperanto 2016 - Marsejlo

La eŭromediteranea kongreso de Esperanto 2016 okazis en Marsejlo de la 5a ĝis la 8a de majo 2016.

La programo enhavis prelegojn pri Esperanto kaj ĝia movado kaj multaj aliaj temoj rilatantaj al la kongresa temo : “Marsejlo, Pordo de Eŭromediteraneo”.

Ĉiuj informoj aktualigitaj troviĝas ĉe la retejo kongreso2016.esperanto-france.org

Aliĝu nun !

Universala Kongreso 2015 - Lille

La universala kongreso de Esperanto Lille 2015 disvolviĝis de la 25a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015 ! La temo estis Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj.

FESTO 2014

Pont-de-Barret (departemento 26) de la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2014

Franca Esperanto-kongreso 2014 en Chambéry

La franca Esperanto-kongreso okazis de la 29a de majo ĝis la 1a de junio 2014 en Chambéry.

Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo

De 22-a ĝis la 26-a de Aprilo 2011 (Paska semajnfino). Renkontiĝo kunorganizita de pluraj Esperanto-asocioj agantaj en franclingvio : Esperanto-France, SAT-Amikaro, esperantistaj Fervojistoj, Geinstruistoj, Katolikoj...

Kongresado en Kaiserslautern

Mallonga raporto pri la kongreso, kiu okazis en majo 2010 en Kaiserslautern. Tiu raporto aperis ankaŭ en la Ondo de Esperanto.