Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Prelegoj > Turneo de Ĝoja, en novembro 2013
cet article en français : Tournée de Ĝoja, en novembre 2013

Turneo de Ĝoja, en novembro 2013

De la 16a novembro ĝis la 1a decembro 2013, Zhang Ping prelegturneas tra Francio. Ŝi estas ĵurnalistino en la Esperanto-Servo de Ĉina Radio Internacia (CRI).

Prezento de la turneo de Ghoja

De la 16a novembro ĝis la 1a decembro 2013, Zhang Ping prelegturneas tra Francio. Ŝi estas ĵurnalistino en la Esperanto-Servo de Ĉina Radio Internacia (CRI), http://esperanto.cri.cn

Zhang Ping (konata en Esperantio kiel Ĝoja) proponas jenajn temojn, prezentotaj pli detale pli sube :

  • Kunqu Opero
  • Ĉina Te-kulturo
  • Ĉina tradicia bokso-Taiji

Dum sia turneo, Ĝoja deziras havi kontaktojn kun francaj ĵurnalistoj en lokaj gazetoj, radio-stacioj, televid-kanaloj, ktp. Tiuj kontaktojs certe okazigos intervjuojn pri Esperanto kaj helpos diskonigon de la lingvo en la koncernaj urboj.

La tria – tre interesa – celo de la prelegturneo estas publikigi raportojn pri Francio en CRI.

Itinero de la turneo

Datoj Urboj
16 - 19 novembro Arieĝo
19 - 21 novembro Châteauroux
21 - 23 novembro La Roche-sur-Yon
23 - 25 novembro Tours
25 - 27 novembro Dinan
27 - 29 novembro Lille
29 novembro - 1a decembro Parizo

Sinprezento de Zhang Ping (Ĝoja)

Mi nomiĝas Zhang Ping, Esperante Ĝoja. En universitato mi lernis ekonomikon kaj sciis nenion pri Esperanto, sed pro mistera fortuno, mi venis al Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj fariĝis esperantisto. Nun mi jam laboras ĉi tie pli ol 10 jarojn. Per Esperanto, mi amikiĝis kun multaj diverslandaj esperantistoj. Mi elkore dankas la
providencon, ĝi liveris al mi la ŝancon eniri en la mirindan mondon.

La proponitaj temoj

  • Ĉina Ĉarmo en Kunqu-Opero

Mi jam sukcese prezentis la ĉinan tradician arton Kunqu-Operon en la 7-a Azia Kongreso de Esperanto, aprile 2013 en Jerusalemo, Israleo, kaj en la 98a UK, julie 2013, en Rejkjaviko, Islando.

Kunqu-Opero estas “prapatro de ĉinaj operoj”, antaŭ pli ol 600 jaroj ĝi originis en la ĉina orienta urbeto Kunshan, tial ĝi estis nomata “Kunqu”. Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas abstrakteco, simpleco kaj neformaleco.

Ĝi povas krei unuecon inter la aktoroj kaj spektantoj. En la majo de la jaro 2001, Kunqu-Opero estis enlistigita de UNESKO en la katalogon de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro.

Lastajn pasintajn jarojn mi faris multe da intervjuoj kaj raportoj pri Kunqu-Opero, dume mi estis profunde altirata de la antikva arto, ĝia historio estas tiel longa, kaj kantado, dancado, kostumoj kaj dramoj estas tiel abundaj kaj interesaj. Mi ankaŭ estis kortuŝata de normalaj ĉinoj, kiuj faris klopodadon por disvolvi kaj heredi la tradician arton. El mia prelego vi povos apreci pecojn de Kunqu-Opero, surporti dik-plandumajn ŝuojn altajn je preskaŭ 10 centimetroj, per kiuj viraj aktoroj sin vestas, sperti ludadon de rajdvipo, la ilo por prezendado de Kunqu-Opero, ankaŭ havi ŝancon ricevi belan donacon. Mi sincere esperas, ke en mia prelego vi konos la mirindan arton Kunqu-Operon kaj ĝuos la orientan estetikon.
(koncerna ligo : http://esperanto.cri.cn/kunquopero/index_kun.html

  • Ĉina tradicia bokso—Taiji

Taiji estas unu el la ĉinaj tradiciaj kungfuoj. Nun Taiji estas populara en Ĉinio. Matene de ĉiuj tagoj en diversaj parkoj, maljunuloj sin ekzercas. Ankaŭ en multaj ĉinaj lernejoj kaj kompanioj, infanoj kaj junuloj trejnas la kungfuon por sano. Junie de la kuranta jaro, mi
komencis lernadon. Dume, miaj korpo kaj menso profitis de Taiji. Mi ankaŭ trovis, ke Taiji posedas filozofion kaj opinion de ĉinoj pri la universo. Tion mi konigos en la prelego, kompreneble mi montros kaj instruos la movojn de Taiji.

  • Ĉina Te-kulturo

Antaŭ du jaroj, mi komencis raportadon pri la ĉina te-kulturo kaj nun mi estas teama . Aprile de la kuranta jaro mi kaj miaj kolegoj kune sukcese organizis la agon, en la ago 10 fremdlandaj amikoj el 9 landoj persone spertis la vivon de ĉinaj tekulturistoj kaj konis la ĉinan te-kulturon. Tio estas ege magia travivaĵo por mi kaj la aliaj ĉeestantoj. Mi volas konigi al vi la travivaĵon, el ĝi vi certe konos la ĉina tradician te-kulturon, kompreneble vi ankaŭ trinkos la bongustan teon el Ĉinio.

Cetere, mi ege volas fari kontakton kun la lokaj gazetaroj, radioj, ĵurnalistoj, viziti iliajn oficejojn, akcepti iliajn intervjuojn, ankaŭ fari intervjuojn al ili kaj raportojn pri ili. Mia radio (ĈRI) publikigos rubrikon pri la prelegvojaĝo sur retejo (http://esperanto.cri.cn).

Mi atendas interfluon kun vi en la prelegvojaĝo.

Mia retadreso estas : perfectgoja ĉe 163.com, bonvole kontaktu min.

Via Ĝoja

Kelkaj memoraĵoj pri la turneo