Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Reklamo > Manifestacio ĉe la Panteono
cet article en français : Manifestation au Panthéon

Manifestacio ĉe la Panteono

La 27an de majo 2015, esperantistoj ĉeestis la procesion de la ĉerkoj de kvar rezistintoj honorigitaj en la Pariza Panteono.

La Franca socio omaĝis al Pierre Brosselette, Germaine Tillon, Geneviève de Gaulle-Anthonioz et Jean Zay.
JPEG - 66.3 ko

Tiuj gravuloj luktis por libereco, kontraŭ la Hitlera diktaturo. Unu el la unuaj decidoj de la nazia reĝimo estis la malpermeso de la internacia lingvo esperanto.

Male, Jean Zay, ministro pri edukado, per sia cirkulero je la 11a de oktobro 1938, kuraĝigis la lernadon de Esperanto en la lernejoj dum la postkursaj horoj.
PNG - 638.5 ko

La 27an de majo 2015, esperantistoj ĉeestantaj la procesion de la ĉerkoj alte montris banderolojn « Merci Jean Zay », « Dankon Jean Zay » kaj la 9 literojn formantajn la vorton « E S P E R A N T O ».
JPEG - 103.2 ko
JPEG - 93 ko
JPEG - 93.8 ko

Multnombraj ĵurnalistoj fotis kaj filmis ilin :
Monique Arnaud ĉe Sorbonne

  • ĉe Canal + (« Part. 3 Panthéon : L’hommage des citoyens », ekde 01:55)
  • sur France 2 (videbla dum 7 tagoj je 38’50’’ kaj 39’46’’)
  • sur BFMTV
  • en la senpaga gazeto 20 minutes rete la 27an kaj papere la 28an de majo 2015
  • en la gazeto La République-, la 28an de majo 2015

La informo pepiĝis tra Twitter.

PNG - 44.7 ko

Jam la filino de Jean Zay elvokis Esperanton ĉe France Inter (ekde 1:26:55) intervjuita de Bruno Duvic, lundon la 25an de majo 2015.