Esperanto

Niaj eldonoj

En tiu ĉi rubriko, vi trovos la lastajn librojn eldonitajn de Espéranto-France.

Vi povas mendi ilin en nia reta butiko : https://butiko-esperanto-france.org/
Kelkaj libroj haveblas ankaŭ ĉe lulu.com en presado laŭ peto aŭ kiel bitlibro en EPUB-formato.

Rabatoj estas proponitaj por grupaj aĉetoj,same kiel por mendoj de profesiuloj, libroservoj kaj asocioj. Vidu la prezkondiĉojn ĉe https://esperanto-france.org/commande-conditions-et-catalogues

Elementaj principoj de milita propagando, de Anne Morelli

Ĉu ekzistas iu maniero igi nin aprobi militon, pri kiu ni unue ne interesiĝas aŭ kiun ni malaprobas ? En dek ĉapitroj kaj per multaj ekzemploj la aŭtoro montras kiel la propagando inundas la amaskomunikilojn dum ĉiu milito por akceptigi ĝin de ni. Jam tradukida en ses lingvoj kaj multfoje ĝisdatigita, tiu libro estas vera fonto por malkodi la propagandon, kiu ĉirkaŭas nin.

Inès en Okcitanio, de Laure Patas d’Illiers

Inès alvenas al Okcitanio, regiono sude de Francio, por studi. La junulino ŝatas la tiean vivon, sed misteraj eventoj okazas...
Ĉi romaneto malkaŝos la destinon de Inès kaj helpos vin plibonigi vian komprenon de Esperanto. Legu, ĝuu !

L’espéranto par la méthode directe, de Stano Marček

L’espéranto par la méthode directe, de Stano Marček, ilustrita de Linda Marčeková, estas lernolibro por komencantoj, kiu precipe celas junulojn kaj infanojn. Ĵus aperis nova eldono, tute reviziita kaj korektita, kaj nun eldonita de Espéranto-France.

Reĝo Ubuo, de Alfred Jarry

Reĝo Ubuo estas traduko en Esperanto de la plej fama verko de Alfred Jarry, Ubu Roi, kiu estas stranga reverkaĵo de la ŝekspira MacBeth, kies ĉefpersono estas malkuraĝa avara stultulaĉo, incitita de sia edzino Panjo Ubuo. Li iĝas reĝo de Pollando, kiu, tiuepoke ne ekzistis kiel ŝtato (“la afero okazas en Pollando, tio estas nenie”, asertas la originala antaŭparolo).

Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’Illiers

Espéranto France prezentas la libron Sur bluaj planedoj, sciencfikcia novelaro de Laure Patas d’Illiers.
La temoj estas tre diversaj : spackonkero, klonoj, artefarita inteligenteco, robotoj, ktp. La libro estas aldonita en pluraj formatoj : presita libro, elektronika libro (ePub) kaj presita libro en “grandaj literoj”.

Stranga malapero

Stranga malapero (Stranga Malapero) estas malgranda 40-paĝa romano, kiu permesas al komencantoj komenci siajn unuajn legadojn.

La rakonto okazas en Korsiko. Estas la fino de la lerneja jaro kaj la lernantoj preparas L’Avare de Molière, teatraĵon. Sed strangaj aferoj okazas : stranga karaktero aperas kaj la patro de Carla kaj Enzo malaperas ...

Franca antologio

La Franca Antologio, kunigas en 6 volumoj dekojn da verkoj de franca literaturo, de la 16-a ĝis la 20-a jarcentoj.

Nova eldono de Metodo 11

Espéranto-France eldonas la lernolibron Metodo 11, kiu ebligas akiri bonan bazan scion de Esperanto en 11 lekcionoj.
La nova eldono aperis en 2020. Tiu eldono estis kontrolita de la Sekcio pri Kontrolado de Lerniloj de la Akademio de Esperanto.
Kompare kun la antaŭaj eldonoj, la libro estis denove komplete kontrolita, pli bone eldonita, en pli granda formato (17 x 24 cm), kun pli bona enpaĝigado, pli bonkvalita papero kaj pli solida kudrita bindaĵo.

La aventuroj de Tinĉjo - La templo de l’suno

Jen venas nova albumo de Tinĉjo en Esperanto : La Templo de l’suno, traduko de Tintin et le Temple du soleil. Post Le Crabe aux pinces d’or en 1981, L’Île Noire en 1987, Tintin au Tibet en 2005, La Templo de l’suno estas la kvara albumo de la fama belga ĵurnalisto tradukita al Esperanto.

Jam nun vi povas mendi ĝin al nia libroservo.

La Eta Princo denove haveblas !

La nova eldono (2018) de La Eta Princo estas disponebla.

Vi povos mendi la libron al la libroservo de Espéranto-France.