Esperanto
Hejmpaĝo > Por membroj > KER-ekzamenoj-subvencioj

KER-ekzamenoj-subvencioj

Espéranto-France subvencias la KER-ekzamenojn al siaj membroj.

Kiom oni povas ricevi ?

Ni repagas ⅓ (aŭ eĉ ⅔ por junuloj ĝis 30 jaroj) de la kotizo al la ekzameno.

Kiel ricevi subvencion ?

Dum ekzamenado vi ricevas kvitancon.
Vi simple sendu fotokopion de la kvitanco al la sidejo.
Vi ricevos monon en via konto por aĉeti librojn en nia butiko !

Tiu eblo validas ekde majo 2011 (post IREM en Sète).

Nur por la membroj de Espéranto-France.