La kalendaretoj 2012 de JEFO, tute novaj, estas disponeblaj !
Kiel pasintjare, JEFO eldonas kalendaretojn vizitkarte grandajn, por reklami pli efike pri Esperanto.
La kolora, bunta aspekto donas pozitivan impreson pri Esperanto. Per sia juneca stilo, ĝi estas tute taŭga por junuloj, ekzemple por amase disdoni en liceoj aŭ universitatoj, sed ankaŭ en foiroj kaj bazaroj.
Homoj ofte petas pliajn informojn, do la kalendareto estas ideala reklamilo por la unua kontakto !
Tiu nova eldono plu havas la avantaĝojn de la pasintaj : faldebla, enhavanta prezenteton de la Esperanta gramatiko, kaj oftajn frazojn, kiujn la ricevantoj povas analizi kaj elparoli, kaj kiuj tiklas ilian scivolemon ; fine, ĝi estas senpaga por la disdonantoj ! :-)
Pliaj informoj : http://esperanto-jeunes.org/Kalendaretoj-2012?lang=eo