Strict Standards: Only variables should be passed by reference in /arthur/sites/ufe/spip-3.1/config/ecran_securite.php on line 283
ILEI-Francio - Espéranto France
Esperanto
Hejmpaĝo > Instruado > ILEI-Francio

ILEI-Francio

ILEI-Francio, faka asocio de Espéranto-France, estas la franca sekcio de ILEI. Ĝi grupigas instruistojn, instruantojn kaj kursgvidantojn de Esperanto, aŭ en la lerneja sistemo aŭ en la Esperanto-movado. ILEI-Francio estas ankaŭ konata laŭ sia franca mallongigo GEE (Groupe des enseignants d’espéranto).

Okaze de sia ĝenerala asembleo okazinta la 6an de majo 2016 dum la Eŭromediteranea kongreso de Esperanto en Marsejlo, ILEI-Francio elektis

sian novan estraron :

  • Michel Dechy, prezidanto,
  • Jérôme Caré, kasisto,
  • Pierre Bouvier, sekretario,

siajn reprezentantojn ĉe ILEI :

  • Michel Dechy,
  • Jérôme Caré,
  • Didier Janot,

sian reprezentanton ĉe Espéranto-France :

  • Jérôme Caré.

ILEI-Kongreso

La 50a ILEI-Kongreso okazos en Busan (Koreio) de la 15a ĝis la 22a de julio 2017, ĵus antaŭ la monda kongreso okazonta en Seulo.