Cxarto kaj uzmetodode la diskutlisto UFE-membrojde la membroj de la asocio Espéranto-FranceUFE/Unuigxo Franca por Esperantoreiri al la gxenerala pagxo pri dissendolistoj de Esperanto-France |
Version
française - iksa versio/unikoda versio
Tiu dokumento estas longa, do se vi ne havas tempon tuj legi gxin,
legu almenaux la resumon cxi-sube kaj legu la tuton poste, kiam
vi havos pli da tempo. Vi tiel malkovros informojn pri la funkciado
de la asocio kaj precipe de tiu diskutlisto.
| La
cxi-sekva cxarto kiu definas la funkciadon de la dissendo-listo
UFE-membroj estis balotita de la UFE-komitato dum sia kunveno de la 9a
de februaro 2003 en la UFE-sidejo en Parizo. Kiel uzanto de tiu diskut-listo, vi estas konsiderata kiel leginta la cxarton kaj respektanta gxin. Enhavo/resumo: 1) Celo kaj objekto de la listo (agadoj de UFE) 2) Administrado de la listo kaj respondeculoj de UFE (la mesagxoj estas cxiuj submetitaj al akceptado de la administrantoj) 3) Lingvoj de la listo (Esperanto/franca) 4) Ritmo de sendado kaj akceptado de mesagxoj (rekomendo: ne pli ol po kelkaj mesagxoj semajne kaj per membro) 5) Grandeco kaj enhavo de la mesagxoj (rekomendo: 10 gxis 30 linioj) 6) Formato de la mesagxoj (simpla teksto) 7) Aldonitajxoj (ne permesita) 8) Supersignaj literoj (surogataj formatoj por Esperanto: cx... aux ch...) 9) Konvenaj manieroj por respondi al mesagxoj de aliaj membroj (ne citu la tutan mesagxon...) 10) Respekto de la aliaj Enkonduko: Je la ekigo de tiu listo ni estas jam pli ol 200 membroj de UFE/Esperanto-France kiuj abonas! Kaj multaj aliaj alvenos en la sekvontaj semajnoj kaj monatoj. 200 personoj estas jam multe kaj do ni petas cxiujn konscii ke viaj mesagxoj estos ricevitaj de tiuj 200 personoj! Gravas do eviti malgxentilajn sintenojn kaj respekti kion oni nomas en Interreto la "retetikedon" kiu konsistas esence de reguloj de gxentileco kaj respekto de aliaj. La celo de tiu cxarto estas klopodi, ke tiu nova diskut-listo estu uzata efike por pli bona informado de la UFE-membroj kaj por pli bona komunikado inter la membroj demokrate kaj respekteme de cxiuj. Pli ol formala teksto, tiu dokumento estas precipe uz-metodo de la listo de diskuto, kie vi trovos konsilojn kaj rekomendojn, kiuj plej multaj validas ankaux por aliaj dissendo-listoj en Interreto, rilataj al Esperanto aux ne. Se vi estas nova uzanto de Interreto, ni konsilas forte al vi legi atenteme tiun dokumenton. Se vi opinias esti sperta uzanto de Interreto, ni konsilas legi gxin, ecx pli atenteme cxar montrigxis, ke kiuj "opinias" scii, eraras pli ol kiuj konscias pri iliaj malsperteco kaj estas pli singardemaj. 1) Celo kaj objekto de la listo La objekto de tiu diskutlisto estas cxio kio rilatas al la agadoj de la asocio UFE: Esperanto, edukado kaj kulturo rilataj gxenerale al lingvoj kaj specife al Esperanto. Kio ne estas tiu listo: - Mesagxoj nek en Esperanto nek pri Esperanto aux agadoj de UFE, riskas ne esti akceptitaj. - Nur malplimulto de la membroj de UFE abonas tiun liston. Gravas do ne konfuzi tiun liston kun sorto de gxenerala asembleo de la asocio. Tiu listo povos ricevi debatojn sed relative limigitajn laux ritmo kaj nombro de mesagxoj. Estas tre malfacile organizi debatojn kun 200 personoj, kiuj ne havas samajn motivojn: iuj el ni deziras cxefe esti mallonge informata de la agadoj de la asocio kaj estus gxenitaj ricevi pli ol kelkaj mesagxoj semajne. Aliaj deziras versxajne debati tre vigle pri diversaj temoj. Ni petas al tiuj lastas estu paciencaj! Dum la venontaj semajnoj, se la bezono aperos, alia listo* povos esti kreita por esti pli vigla debatejo por tiuj el ni kiuj estas la plej babilemaj. * Rimarko posta al la adopto de tiu cxarto: Tiu listo ekzistas nun kaj nomigxas UFE-aktivuloj. Por aboni gxin, petu al <administro(a)esperanto-france.org> (transformu (a) per @ en tiu adreso por ke gxi funkciu). 2) Administrado de la listo kaj respondeculoj de UFE Kun pli ol 200 membroj la riskoj estas suficxe grandaj pri nevolaj eraroj, teknikaj problemoj, kaj ecx de tempo al tempo volaj misuzoj. Tiukiale, cxiuj mesagxoj estos submetitaj al aprobo de la administrantoj de la listo kiuj ricevas viajn mesagxojn unue. Grava noto: La mesagxoj de balote-elektitaj membroj de la asocio: t.e. la membroj de la estraro kaj de la komitato, ne povos esti rifuzitaj pro enhavo-kialoj kaj estos kontrolitaj nur pro teknikaj punktoj. La aktualaj administrantoj de la listo estas: - Olivier Moreau, Gxenerala sekretario de UFE - Xavier Godivier, UFE-Estrarano - Philippe Bérizzi, UFE-Komitatano, Prezidanto de la federacio Esperanto-Francilio. Tiuj tri personoj havas frekvencan uzon de Interreton kaj povos do rapide akcepti la mesagxojn kaj reagi kaze de problemo de funkciado. Se unu el viaj mesagxoj estos rifuzita vi estos informita pri la kialo. Administrado de via abono en yahoogroupes Eblas modifi vian ricevo-modon de la mesagxoj: eblas ekzemple ricevi la mesagxojn grupe laux tago por ne ricevi pli ol unu mesagxo tage. Eblas ankaux cxesigi momente la ricevadon de mesagxoj (dum foresto aux feriado). Vi povas fari tiujn elektojn facile per sendo de mesagxoj kiuj estas auxtomate traktitaj de la servilo de la dissendolisto. Vi povas ankaux fari tion en la ttt-ejo de yahoogroupes kiu ebligas vin administri viajn diversajn abonojn se vi abonas diversajn listojn en yahoo kaj se vi havas konton en "yahoogroupes" aux se vi kreos unu. Konsultu la punkto (4) por pli da informo. Pri ajna problemo koncernante la liston, sendu mesagxon al <administro(a)esperanto-france.org>, tiu adreso resendas samtempe al la tri administrantoj. (transformu (a) per @ en tiu adreso por ke gxi funkciu) Aliaj bolote-elektitaj respondeculoj de la asocio: Por kontakti la UFE-estraron, pri la listo aux pri aliaj temoj, uzu la adreson: <estraro(a)esperanto-france.org> (la estraro konsistas el 7 personoj kiuj respondecas pri apliko de la decidoj de UFE-komitato) Por kontakti la UFE-komitaton, uzu la adreson: <komitato(a)esperanto-france.org> (la komitato konsistas el 25 personoj elektitaj de la membroj dum la gxenerala asembleo, kaj reprezentantoj de regionaj kaj fakaj associoj partneroj de UFE) 3) Lingvoj de la listo Tiu listo estos esence dulingva en franca/Esperanto. Aliaj lingvoj estas ankaux bonvenaj kun traduko en franca kaj/aux Esperanto. 4) Ritmo de sendado kaj akceptado de mesagxoj Cxiu membro estas petita ne sendi averagxe pli ol kelkaj mesagxoj semajne. Kun 200 membroj se cxiuj sendus unu mesagxon semajne, estus jam preskaux 30 mesagxoj cxiutage! Kaj ni estos pli multaj estontece! Tiu regulo ne estas strikta sed estas simpla rekomendo memorinda por kompreni ke la administrantoj de la listo povos rifuzi viajn mesagxojn se tiuj-cxi estas tro multaj en sama periodo. Notu: La membroj de la UFE-estraro kaj UFE-komitato ne estas submetataj al tiu limigo. Estas tamen konsilita al ili ne sendi tro da mesagxoj. Kontrolo de la ritmo de ricevado: Tiuj el vi kiuj deziras ne ricevi tro da mesagxoj povas elekti la "resumo"-modon. Pli precize eblas ricevi mesagxojn de sama tago kunmetitaj en nur unu mesagxo. Vi povas elekti tion vi-mem per sendo de malplena mesago al: <ufe-membroj-resume@yahoogroupes.fr>. Se vi ne deziras ke via leterskatolo estu sxtopita (dum foresto ekzemple), ne necesas malaboni, sendu mesagxon al: <ufe-membroj-nomail(a)yahoogroupes.fr>. Per tio, vi povos sendi mesagxon sed ne plu ricevos tiujn de la aliaj kaj povos legi ilin en la yahoo-ttt-ejo (vidu poste). Por reveni en normala stato de ricevado, suficxas sendi malplenan mesagxon al: <ufe-membroj-normal@yahoogroupes.fr> Atentu! En la tri kazoj de sendo de mesagxoj al la servilo, necesas uzi la adreson kiun vi uzas en la listo por ke via mesagxo estu korekte traktita de yahoogroupes. Administrado en la ttt-ejo de yahoogroupes: Vi povas administri pli facile vian metodon de ricevado en le ttt-ejo de yahoogroupes se vi havas yahoo-konton rilatan al la adreson kiun vi uzas en tiu listo kaj aliaj. (Estas senpage). Por pliaj informoj vidu la ttt-ejon: http://groupes.yahoo.fr Kaj por konsulti pli specife la ttt-ejon de la listo UFE-membroj: http://fr.groups.yahoo.com/group/ufe-membroj/ Se vi renkontas problemojn, informu la administradon de la listo: <administro(a)esperanto-france.org>. (transformu (a) per @ en tiu adreso por ke gxi funkciu) 5) Grandeco kaj enhavo de la mesagxoj Post spertoj vi konstatos ke mallonga mesagxo havas pli fortajn sxancxojn ricevi reagojn ol tre longa mesagxo kiun preskaux neniu legos gxis la fino. Evitu trakti 10 malsamajn temojn en sama mesagxo. Vi kaptos pli efike la publikon per 10 mallongaj mesagxoj pri 10 malsamaj temoj kaj senditaj ene de 10 semajnoj. Provu do limigi la enhavon de cxiu via mesagxo al unu temo kaj indiki gxin suficxe klare en la titolo kaj ankaux je la komenco de via mesagxo. Ideala longeco estas inter 10 kaj 30 linioj. Pli longaj dokumentoj (kiel tiu-cxi) povas kompreneble esti disendita de tempo al tempo sed vi provu tiu-kaze fari introdukan prezenton, kiu ebligas al cxiuj havi rapidan ideon pri la enhavo de via mesagxo Evitu fari abruptan mesagxojn kiajn: "Nepre vizitu tiun novan mirindan ttt-ejon!" kun adreso en la TTT http://ktp. Vi ja povas skribi pri TTT-ejoj kaj citi adresojn sed necesas ankaux doni minimumajn informojn en via propra mesagxo. Tio instigos pli al vizito de la ttt-ejo kaj tedigos malpli tiujn kiuj preskaux neniam vizitas la TTT-on. Necesas konscii ke plejmulto de la uzantoj de Interreto neniam konsultas ttt-pagxojn kaj nur uzas la retposxton. Fine, sendu mesagxon nur se la temo rilatas kun la temo de la listo, tiel kiel gxi estas definita en tiu cxarto. Cxiuj ekster-temaj mesagxoj estos malakceptitaj de la administrantoj. 6) Formato de la mesagxoj Vi devas sendi viajn mesagxoj laux formato de simpla teksto. Estas forte konsilinda eviti ajnan specifan formaton tiel kiel HTML kun koloroj, substrektitaj tekstoj, dikaj literoj ktp. Tiuj formatoj estas largxe uzataj en la tut-tera-teksajxo sed kontrauxe ne estas bone traktitaj de multaj mesagxo-sistemoj. Do preferindas limigi ilian uzon al privataj intersxangxoj kun personoj kies vi scias ke ili korekte ricevas tion. Por elstarigi vorton aux frazon vi povas uzi astucojn kiel _tiun_ aux *tiun-cxi* aux ankaux MAJUSKLIGON sen tamen tro uzi tion. 7) Aldonitajxoj Por eviti la dissendon de virusoj en la listo kaj la sendo de tro pezaj mesagxoj, la aldonitajxoj (bildoj, pdf-, rtf-, word-dosieroj ktp) ne estas permesitaj kaj estos auxtomate forvisxitaj de la servilo de la diskut-listo. Se vi deziras dissendi dokumentojn laux specifaj formatoj, anoncu al la administrantoj de la listo kiuj eventuale instalos vian dokumenton en la UFE-ttt-ejon. Via dokumento estos tiel pli largxe kaj dauxre konsultebla. Vi povos ankaux kompreneble sendi gxin retposxte al tiuj kiuj petos al vi. 8) Supersignaj literoj La franclingvaj supersignoj preskaux ne plu estas problemoj. Ni ja diras "preskaux" cxar necesas esti singardema ne sendi mesagxojn per unikodo, utf7, utf8 kaj aliaj ekzotikaj formatoj kiuj transformos viajn supersignajn literojn al hieroglifajxoj farigante nelegeblaj viajn mesagxojn. La supersignaj literoj de Esperanto dauxre estas problemoj por la retposxto. Estas preferinda ne uzi ilin kaj uzi la diversajn surogatajn metodojn, kies plej frekventaj estas [["cx gx hx jx sx ux" kaj "ch gh hh jh sh u aux ù".]] Notu, ke la uzo de la unikoda formato kiu ebligas reprezenti cxiujn lingvojn progresas pli kaj pli en Interreto. Dank'al tio, eblos versxajne post kelkaj jaroj uzi ege pli largxe la spersignajn literojn. Antaux tiu momento, preferindas ne uzi unikodon kiu ne estas koretkte legebla de cxiuj. **Grava rimarko** La diskutoj koncernante ka supersignajn literojn de Esperanto kaj diversajn projektojn de reformoj de Esperanto ne estas bonvenaj en tiu listo. Se vi deziras diskuti pri tiaj temoj, vi estas petitaj krei vian propran liston de diskuto kaj inviti tiujn kiuj deziros partopreni. Tiaj mesagxoj de invito estas permesitaj. Kontrauxe mesagxoj invitante al rekta diskuto pri tiaj temoj en la listo UFE-membroj estos rifuzitaj. La administrantoj de la listo havas multajn jarojn de sperto pri dissendo-listoj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj pri Esperanto kaj scias ke tiaj temoj riskas transformi la liston en vera batalejo. Tamen, tio ne signifas ke iuj temoj estas cenzuritaj kaj por pruvi tion, ni estas pretaj helpi iun ajn, kiu petos por krei diskut-listojn dedicxitajn al sepcifaj temoj por kiuj tiu listo ne tauxgas. 9) Konvenaj manieroj por respondi al mesagxoj de aliaj membroj Normale, kiam vi respondos al mesagxo, en plej oftaj mesagxiloj vi konstatos ke via mesagxo respondos nur al la sendinto de la mesagxo al kiu vi respondas. Estas decidita parametro por eviti, ke personaj diskutoj svarmu en la listo. Se vi tamen deziras, ke cxiuj vidu vian respondon vi devos alklaki sur "respondu al cxiuj" kaj forigi la adreson de sendinto por eviti, ke li ricevu dufoje vian mesagxon. Evitu lasi la tuton de la mesagxo al kiu vu respondas en la korpo de via propra mesagxo, precipe se tiu-cxi estas longa. La plej bona metodo konsistas el konservi nur la partojn al kiuj vi respondas kaj skribi vian tekston tuj poste laux la sekvanta ekzemplo: > paragrafo 1 paragrafo respondante al la paragrafo 1 ... (paragrafo 2 forigita cxar sen respondo) > paragrafo 3 paragrafo respondante al la paragrafo 3 ktp. Teknika rimarko: la angulaj braketoj ">" komence de frazoj estas aldonitaj auxtomate de plej multaj mesagxiloj por citi mesagxon al kiu oni respondas. Se la diskuto plu dauxras kun aliaj mesagxoj respondante al via propra mesagxo, plia braketo estas aldonita komence de la linioj post cxiuj novaj mesagxoj. Gxenerale la mesagxiloj prezentas la tekston kiu sekvas la braketojn kursive, elstarigante la novan parton de la mesagxo. Atentu bone disigi per malplena linio vian respondon (kiel en la cxi-antauxa ekzemplo) por ke via respondo ne miksigxu kun la teksto al kiu gxi respondas. 10) Respekto de la aliaj Estas petita de vi esti respektema de cxiuj en viaj mesagxoj. Specife, neniu persona atako estos tolerita. Vi povas kritiki agojn, decidojn sed ne personojn. La mesagxoj kies celo estas esence personaj kvereloj ne estos akceptitaj. |
reiri al la gxenerala pagxo pri dissendolistoj de Esperanto-France
| Lasta ĝisdatigo je 2003-11-16 |
|