Ĉarto kaj uzmetodode la diskutlisto UFE-membrojde la membroj de la asocio Espéranto-FranceUFE/Unuiĝo Franca por Esperantoreiri al la ĝenerala paĝo pri dissendolistoj de Esperanto-France |
Version
française - iksa versio/unikoda versio
Tiu dokumento estas longa, do se vi ne havas tempon tuj legi ĝin,
legu almenaŭ la resumon ĉi-sube kaj legu la tuton poste, kiam
vi havos pli da tempo. Vi tiel malkovros informojn pri la funkciado
de la asocio kaj precipe de tiu diskutlisto.
| La
ĉi-sekva ĉarto kiu definas la funkciadon de la dissendo-listo
UFE-membroj estis balotita de la UFE-komitato dum sia kunveno de la 9a
de februaro 2003 en la UFE-sidejo en Parizo. Kiel uzanto de tiu diskut-listo, vi estas konsiderata kiel leginta la ĉarton kaj respektanta ĝin. Enhavo/resumo: 1) Celo kaj objekto de la listo (agadoj de UFE) 2) Administrado de la listo kaj respondeculoj de UFE (la mesaĝoj estas ĉiuj submetitaj al akceptado de la administrantoj) 3) Lingvoj de la listo (Esperanto/franca) 4) Ritmo de sendado kaj akceptado de mesaĝoj (rekomendo: ne pli ol po kelkaj mesaĝoj semajne kaj per membro) 5) Grandeco kaj enhavo de la mesaĝoj (rekomendo: 10 ĝis 30 linioj) 6) Formato de la mesaĝoj (simpla teksto) 7) Aldonitaĵoj (ne permesita) 8) Supersignaj literoj (surogataj formatoj por Esperanto: ĉ... aŭ ch...) 9) Konvenaj manieroj por respondi al mesaĝoj de aliaj membroj (ne citu la tutan mesaĝon...) 10) Respekto de la aliaj Enkonduko: Je la ekigo de tiu listo ni estas jam pli ol 200 membroj de UFE/Esperanto-France kiuj abonas! Kaj multaj aliaj alvenos en la sekvontaj semajnoj kaj monatoj. 200 personoj estas jam multe kaj do ni petas ĉiujn konscii ke viaj mesaĝoj estos ricevitaj de tiuj 200 personoj! Gravas do eviti malĝentilajn sintenojn kaj respekti kion oni nomas en Interreto la "retetikedon" kiu konsistas esence de reguloj de ĝentileco kaj respekto de aliaj. La celo de tiu ĉarto estas klopodi, ke tiu nova diskut-listo estu uzata efike por pli bona informado de la UFE-membroj kaj por pli bona komunikado inter la membroj demokrate kaj respekteme de ĉiuj. Pli ol formala teksto, tiu dokumento estas precipe uz-metodo de la listo de diskuto, kie vi trovos konsilojn kaj rekomendojn, kiuj plej multaj validas ankaŭ por aliaj dissendo-listoj en Interreto, rilataj al Esperanto aŭ ne. Se vi estas nova uzanto de Interreto, ni konsilas forte al vi legi atenteme tiun dokumenton. Se vi opinias esti sperta uzanto de Interreto, ni konsilas legi ĝin, eĉ pli atenteme ĉar montriĝis, ke kiuj "opinias" scii, eraras pli ol kiuj konscias pri iliaj malsperteco kaj estas pli singardemaj. 1) Celo kaj objekto de la listo La objekto de tiu diskutlisto estas ĉio kio rilatas al la agadoj de la asocio UFE: Esperanto, edukado kaj kulturo rilataj ĝenerale al lingvoj kaj specife al Esperanto. Kio ne estas tiu listo: - Mesaĝoj nek en Esperanto nek pri Esperanto aŭ agadoj de UFE, riskas ne esti akceptitaj. - Nur malplimulto de la membroj de UFE abonas tiun liston. Gravas do ne konfuzi tiun liston kun sorto de ĝenerala asembleo de la asocio. Tiu listo povos ricevi debatojn sed relative limigitajn laŭ ritmo kaj nombro de mesaĝoj. Estas tre malfacile organizi debatojn kun 200 personoj, kiuj ne havas samajn motivojn: iuj el ni deziras ĉefe esti mallonge informata de la agadoj de la asocio kaj estus ĝenitaj ricevi pli ol kelkaj mesaĝoj semajne. Aliaj deziras verŝajne debati tre vigle pri diversaj temoj. Ni petas al tiuj lastas estu paciencaj! Dum la venontaj semajnoj, se la bezono aperos, alia listo* povos esti kreita por esti pli vigla debatejo por tiuj el ni kiuj estas la plej babilemaj. * Rimarko posta al la adopto de tiu ĉarto: Tiu listo ekzistas nun kaj nomiĝas UFE-aktivuloj. Por aboni ĝin, petu al <administro(a)esperanto-france.org> (transformu (a) per @ en tiu adreso por ke ĝi funkciu). 2) Administrado de la listo kaj respondeculoj de UFE Kun pli ol 200 membroj la riskoj estas sufiĉe grandaj pri nevolaj eraroj, teknikaj problemoj, kaj eĉ de tempo al tempo volaj misuzoj. Tiukiale, ĉiuj mesaĝoj estos submetitaj al aprobo de la administrantoj de la listo kiuj ricevas viajn mesaĝojn unue. Grava noto: La mesaĝoj de balote-elektitaj membroj de la asocio: t.e. la membroj de la estraro kaj de la komitato, ne povos esti rifuzitaj pro enhavo-kialoj kaj estos kontrolitaj nur pro teknikaj punktoj. La aktualaj administrantoj de la listo estas: - Olivier Moreau, Ĝenerala sekretario de UFE - Xavier Godivier, UFE-Estrarano - Philippe Bérizzi, UFE-Komitatano, Prezidanto de la federacio Esperanto-Francilio. Tiuj tri personoj havas frekvencan uzon de Interreton kaj povos do rapide akcepti la mesaĝojn kaj reagi kaze de problemo de funkciado. Se unu el viaj mesaĝoj estos rifuzita vi estos informita pri la kialo. Administrado de via abono en yahoogroupes Eblas modifi vian ricevo-modon de la mesaĝoj: eblas ekzemple ricevi la mesaĝojn grupe laŭ tago por ne ricevi pli ol unu mesaĝo tage. Eblas ankaŭ ĉesigi momente la ricevadon de mesaĝoj (dum foresto aŭ feriado). Vi povas fari tiujn elektojn facile per sendo de mesaĝoj kiuj estas aŭtomate traktitaj de la servilo de la dissendolisto. Vi povas ankaŭ fari tion en la ttt-ejo de yahoogroupes kiu ebligas vin administri viajn diversajn abonojn se vi abonas diversajn listojn en yahoo kaj se vi havas konton en "yahoogroupes" aŭ se vi kreos unu. Konsultu la punkto (4) por pli da informo. Pri ajna problemo koncernante la liston, sendu mesaĝon al <administro(a)esperanto-france.org>, tiu adreso resendas samtempe al la tri administrantoj. (transformu (a) per @ en tiu adreso por ke ĝi funkciu) Aliaj bolote-elektitaj respondeculoj de la asocio: Por kontakti la UFE-estraron, pri la listo aŭ pri aliaj temoj, uzu la adreson: <estraro(a)esperanto-france.org> (la estraro konsistas el 7 personoj kiuj respondecas pri apliko de la decidoj de UFE-komitato) Por kontakti la UFE-komitaton, uzu la adreson: <komitato(a)esperanto-france.org> (la komitato konsistas el 25 personoj elektitaj de la membroj dum la ĝenerala asembleo, kaj reprezentantoj de regionaj kaj fakaj associoj partneroj de UFE) 3) Lingvoj de la listo Tiu listo estos esence dulingva en franca/Esperanto. Aliaj lingvoj estas ankaŭ bonvenaj kun traduko en franca kaj/aŭ Esperanto. 4) Ritmo de sendado kaj akceptado de mesaĝoj Ĉiu membro estas petita ne sendi averaĝe pli ol kelkaj mesaĝoj semajne. Kun 200 membroj se ĉiuj sendus unu mesaĝon semajne, estus jam preskaŭ 30 mesaĝoj ĉiutage! Kaj ni estos pli multaj estontece! Tiu regulo ne estas strikta sed estas simpla rekomendo memorinda por kompreni ke la administrantoj de la listo povos rifuzi viajn mesaĝojn se tiuj-ĉi estas tro multaj en sama periodo. Notu: La membroj de la UFE-estraro kaj UFE-komitato ne estas submetataj al tiu limigo. Estas tamen konsilita al ili ne sendi tro da mesaĝoj. Kontrolo de la ritmo de ricevado: Tiuj el vi kiuj deziras ne ricevi tro da mesaĝoj povas elekti la "resumo"-modon. Pli precize eblas ricevi mesaĝojn de sama tago kunmetitaj en nur unu mesaĝo. Vi povas elekti tion vi-mem per sendo de malplena mesago al: <ufe-membroj-resume@yahoogroupes.fr>. Se vi ne deziras ke via leterskatolo estu ŝtopita (dum foresto ekzemple), ne necesas malaboni, sendu mesaĝon al: <ufe-membroj-nomail(a)yahoogroupes.fr>. Per tio, vi povos sendi mesaĝon sed ne plu ricevos tiujn de la aliaj kaj povos legi ilin en la yahoo-ttt-ejo (vidu poste). Por reveni en normala stato de ricevado, sufiĉas sendi malplenan mesaĝon al: <ufe-membroj-normal@yahoogroupes.fr> Atentu! En la tri kazoj de sendo de mesaĝoj al la servilo, necesas uzi la adreson kiun vi uzas en la listo por ke via mesaĝo estu korekte traktita de yahoogroupes. Administrado en la ttt-ejo de yahoogroupes: Vi povas administri pli facile vian metodon de ricevado en le ttt-ejo de yahoogroupes se vi havas yahoo-konton rilatan al la adreson kiun vi uzas en tiu listo kaj aliaj. (Estas senpage). Por pliaj informoj vidu la ttt-ejon: http://groupes.yahoo.fr Kaj por konsulti pli specife la ttt-ejon de la listo UFE-membroj: http://fr.groups.yahoo.com/group/ufe-membroj/ Se vi renkontas problemojn, informu la administradon de la listo: <administro(a)esperanto-france.org>. (transformu (a) per @ en tiu adreso por ke ĝi funkciu) 5) Grandeco kaj enhavo de la mesaĝoj Post spertoj vi konstatos ke mallonga mesaĝo havas pli fortajn ŝanĉojn ricevi reagojn ol tre longa mesaĝo kiun preskaŭ neniu legos ĝis la fino. Evitu trakti 10 malsamajn temojn en sama mesaĝo. Vi kaptos pli efike la publikon per 10 mallongaj mesaĝoj pri 10 malsamaj temoj kaj senditaj ene de 10 semajnoj. Provu do limigi la enhavon de ĉiu via mesaĝo al unu temo kaj indiki ĝin sufiĉe klare en la titolo kaj ankaŭ je la komenco de via mesaĝo. Ideala longeco estas inter 10 kaj 30 linioj. Pli longaj dokumentoj (kiel tiu-ĉi) povas kompreneble esti disendita de tempo al tempo sed vi provu tiu-kaze fari introdukan prezenton, kiu ebligas al ĉiuj havi rapidan ideon pri la enhavo de via mesaĝo Evitu fari abruptan mesaĝojn kiajn: "Nepre vizitu tiun novan mirindan ttt-ejon!" kun adreso en la TTT http://ktp. Vi ja povas skribi pri TTT-ejoj kaj citi adresojn sed necesas ankaŭ doni minimumajn informojn en via propra mesaĝo. Tio instigos pli al vizito de la ttt-ejo kaj tedigos malpli tiujn kiuj preskaŭ neniam vizitas la TTT-on. Necesas konscii ke plejmulto de la uzantoj de Interreto neniam konsultas ttt-paĝojn kaj nur uzas la retpoŝton. Fine, sendu mesaĝon nur se la temo rilatas kun la temo de la listo, tiel kiel ĝi estas definita en tiu ĉarto. Ĉiuj ekster-temaj mesaĝoj estos malakceptitaj de la administrantoj. 6) Formato de la mesaĝoj Vi devas sendi viajn mesaĝoj laŭ formato de simpla teksto. Estas forte konsilinda eviti ajnan specifan formaton tiel kiel HTML kun koloroj, substrektitaj tekstoj, dikaj literoj ktp. Tiuj formatoj estas larĝe uzataj en la tut-tera-teksaĵo sed kontraŭe ne estas bone traktitaj de multaj mesaĝo-sistemoj. Do preferindas limigi ilian uzon al privataj interŝanĝoj kun personoj kies vi scias ke ili korekte ricevas tion. Por elstarigi vorton aŭ frazon vi povas uzi astucojn kiel _tiun_ aŭ *tiun-ĉi* aŭ ankaŭ MAJUSKLIGON sen tamen tro uzi tion. 7) Aldonitaĵoj Por eviti la dissendon de virusoj en la listo kaj la sendo de tro pezaj mesaĝoj, la aldonitaĵoj (bildoj, pdf-, rtf-, word-dosieroj ktp) ne estas permesitaj kaj estos aŭtomate forviŝitaj de la servilo de la diskut-listo. Se vi deziras dissendi dokumentojn laŭ specifaj formatoj, anoncu al la administrantoj de la listo kiuj eventuale instalos vian dokumenton en la UFE-ttt-ejon. Via dokumento estos tiel pli larĝe kaj daŭre konsultebla. Vi povos ankaŭ kompreneble sendi ĝin retpoŝte al tiuj kiuj petos al vi. 8) Supersignaj literoj La franclingvaj supersignoj preskaŭ ne plu estas problemoj. Ni ja diras "preskaŭ" ĉar necesas esti singardema ne sendi mesaĝojn per unikodo, utf7, utf8 kaj aliaj ekzotikaj formatoj kiuj transformos viajn supersignajn literojn al hieroglifaĵoj farigante nelegeblaj viajn mesaĝojn. La supersignaj literoj de Esperanto daŭre estas problemoj por la retpoŝto. Estas preferinda ne uzi ilin kaj uzi la diversajn surogatajn metodojn, kies plej frekventaj estas [["cx gx hx jx sx ux" kaj "ch gh hh jh sh u aux ù".]] Notu, ke la uzo de la unikoda formato kiu ebligas reprezenti ĉiujn lingvojn progresas pli kaj pli en Interreto. Dank'al tio, eblos verŝajne post kelkaj jaroj uzi ege pli larĝe la spersignajn literojn. Antaŭ tiu momento, preferindas ne uzi unikodon kiu ne estas koretkte legebla de ĉiuj. **Grava rimarko** La diskutoj koncernante ka supersignajn literojn de Esperanto kaj diversajn projektojn de reformoj de Esperanto ne estas bonvenaj en tiu listo. Se vi deziras diskuti pri tiaj temoj, vi estas petitaj krei vian propran liston de diskuto kaj inviti tiujn kiuj deziros partopreni. Tiaj mesaĝoj de invito estas permesitaj. Kontraŭe mesaĝoj invitante al rekta diskuto pri tiaj temoj en la listo UFE-membroj estos rifuzitaj. La administrantoj de la listo havas multajn jarojn de sperto pri dissendo-listoj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj pri Esperanto kaj scias ke tiaj temoj riskas transformi la liston en vera batalejo. Tamen, tio ne signifas ke iuj temoj estas cenzuritaj kaj por pruvi tion, ni estas pretaj helpi iun ajn, kiu petos por krei diskut-listojn dediĉitajn al sepcifaj temoj por kiuj tiu listo ne taŭgas. 9) Konvenaj manieroj por respondi al mesaĝoj de aliaj membroj Normale, kiam vi respondos al mesaĝo, en plej oftaj mesaĝiloj vi konstatos ke via mesaĝo respondos nur al la sendinto de la mesaĝo al kiu vi respondas. Estas decidita parametro por eviti, ke personaj diskutoj svarmu en la listo. Se vi tamen deziras, ke ĉiuj vidu vian respondon vi devos alklaki sur "respondu al ĉiuj" kaj forigi la adreson de sendinto por eviti, ke li ricevu dufoje vian mesaĝon. Evitu lasi la tuton de la mesaĝo al kiu vu respondas en la korpo de via propra mesaĝo, precipe se tiu-ĉi estas longa. La plej bona metodo konsistas el konservi nur la partojn al kiuj vi respondas kaj skribi vian tekston tuj poste laŭ la sekvanta ekzemplo: > paragrafo 1 paragrafo respondante al la paragrafo 1 ... (paragrafo 2 forigita ĉar sen respondo) > paragrafo 3 paragrafo respondante al la paragrafo 3 ktp. Teknika rimarko: la angulaj braketoj ">" komence de frazoj estas aldonitaj aŭtomate de plej multaj mesaĝiloj por citi mesaĝon al kiu oni respondas. Se la diskuto plu daŭras kun aliaj mesaĝoj respondante al via propra mesaĝo, plia braketo estas aldonita komence de la linioj post ĉiuj novaj mesaĝoj. Ĝenerale la mesaĝiloj prezentas la tekston kiu sekvas la braketojn kursive, elstarigante la novan parton de la mesaĝo. Atentu bone disigi per malplena linio vian respondon (kiel en la ĉi-antaŭa ekzemplo) por ke via respondo ne miksiĝu kun la teksto al kiu ĝi respondas. 10) Respekto de la aliaj Estas petita de vi esti respektema de ĉiuj en viaj mesaĝoj. Specife, neniu persona atako estos tolerita. Vi povas kritiki agojn, decidojn sed ne personojn. La mesaĝoj kies celo estas esence personaj kvereloj ne estos akceptitaj. |
reiri al la ĝenerala paĝo pri dissendolistoj de Esperanto-France
| Lasta ĝisdatigo je 2003-11-16 |
|