De 1996, Espéranto-France funkciigas dissendoliston por sia komitato. En ĝi, ĉiuj temoj de la asocio estas debatitaj sufiĉe intensive, vigle, argumente tiel, ke kiam okazas komitatkunsido, ĉiuj pli malpli atingis interkonsenton pri la ĉefaj diskutotaj temoj. Tial Espéranto-France estas tre efika asocio kompare kun la nombro de membroj kaj iliaj malaltaj monrimedoj. De tiam, ekfunkciis pluraj dissendolistoj.
Dissendolistoj de Espéranto-France :
- ufe-membroj : malfermita listo por la membroj de Espéranto-France. Ek de oktobro 2002, ĉiuj membroj kiuj donos sian retadreson sur la aliĝilo estos aŭtomate aligita. Mencio pri tio aperos sur la aliĝilo de la asocio. Se vi membras en la listo bonvolu legi la ĉarton pri uzado de la listo UFE-membroj. Tiu dokumento pli ĝenerale tre utilas por bone uzi diskutlistojn.
- ufe-aktivuloj : listo por la plej aktivaj membroj de Espéranto-France, kiu deziras abunde diskuti kaj debati pri agadoj de la asocio kaj aliaj Esperanto-temoj.
- expolangues : malfermita listo por tiuj, kiu interesiĝas pri preparado de la budo de Espéranto-France kaj Espéranto-Jeunes ĉe Expolangues.
Abonu al la dissendolisto "expolangues"
Skribu vian adreson kaj alklaku la bildon
http://fr.groups.yahoo.com/group/ex...
- ufe-prelegvojaĝoj : malfermita listo por grupoj, kiuj akceptas prelegvojaĝantojn laŭ difinitaj reguloj. Tiu dissendolisto estas laborgrupo tra kiu organiziĝas rondvojaĝoj de prelegantoj tra Francio.
Abono al ufe-prelegvojaĝoj
Skribu vian adreson kaj alklaku la bildon
http://fr.groups.yahoo.com/group/uf...
- ufe-revuoj : malfermita listo. La celo de tiu ĉi grupo, estas diskuti pri la ontaj revuoj kaj publikaĵoj de Espéranto-France (rubriko en la franca).
Abono al ufe-revuoj
Skribu vian adreson kaj alklaku la bildon
http://fr.groups.yahoo.com/group/uf...
Dissendolistoj de Espéranto-Jeunes :
- Vizitu la paĝon "dissendolistoj" preparitan de la asocio mem.
Dissendolistoj de la regionaj asocioj de Espéranto-France :
- Ekzistas regionaj dissendolistoj en la jenaj regionoj : akvitanio, alzaco-loreno, aŭvernio, bretonio, centro, francilio, luarlandoj, nordo-pikardio, normandio, pireneoj, provenco kaj rodanalpo.
Aboniloj por ĉiuj tiuj regionaj dissendolistoj troviĝas ĉe niaj "regionaj paĝoj".
Interasociaj dissendolistoj :
- francio : Inter-asocia diskut-listo por francaj esperantistoj kaj francaj esperantistaj asocioj. Niaj fremdaj samideanoj estas ankaŭ bonvenaj !
Aliaj ligoj rilate dissendolistoj :