Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Reklamo

Reklamo

Espéranto-France organizas aŭ partoprenas en diversaj budoj por prezenti Esperanton. Aliaj asocioj engaĝiĝas en politiko aŭ reklamas pri Esperanto kiel NRO ĉe UN kaj UNESKO.

UNESKO kaj Esperanto

Multnombras la ligoj inter UNESKO kaj la internacia lingvo Esperanto.

Jaro Zamenhof

La konstanta delegacio de Pollando ĉe UNESKO, kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio (UEA), organizis solenan eventon konklude je la jaro Zamenhof, centa datreveno de la forpaso de la kreinto de Esperanto, lundon 11-an de decembro 2017, de la 9-a30 ĝis la 13-a, en la sidejo de UNESKO (salono II).

Alternatiba

Alvoko al multobligado de la alimondismaj vilaĝoj

Manifestacio ĉe la Panteono

La 27an de majo 2015, esperantistoj ĉeestis la procesion de la ĉerkoj de kvar rezistintoj honorigitaj en la Pariza Panteono.

Expolangues 2015

De la 5a ĝis la 7a de februaro 2015, Espéranto-France deĵoras en la prilingva foiro Expolangues, en Parizo, Porte de Versailles.

Expolangues 2014

De la 5a ĝis la 8a de februaro 2014, Espéranto-France deĵoris en la prilingva foiro Expolangues, en Parizo, Porte de Versailles.