Français

Iom pri Alzaca Regiono

 

Alzaca Regiono :

Kelkaj ciferoj :

Strasburgo: ĉefurbo
Colmar: viteja ĉefurbo
Mulhouse: dua franca urbo pri muzeoj
Surfaco: 8 280 km2
Loĝantaro: 1 625 000 homoj
Denseco: 196 loĝantoj/km2

Ekzistas en Eŭropo regiono, kie la nordo renkontas la sudon; regiono, kie la biera spirito renkontas la vinan. Premita inter la Vogezoj kaj la Rejno, Alzaco markas la limon inter la ĝermana kaj latinida kulturoj. Historie disŝirita inter Francio kaj Germanio, Alzaco devis eltrovi sian identecon.
El tiu kultura moviĝo Alzaco ĉiam konservis vivarton, kiu protektas la pasintecajn radikojn kaj vigligas la sezonojn laŭ ritmo de tradiciaj festoj, veraj himnoj je hejmgrundo kaj vivĝoje. Tie fortikaĵoj meze de abioj ankoraŭ flegas la praajn legentojn. Etaj vojoj trairas la kampojn kaj la vitejoj por ligi ekstertempajn vilaĝojn kun fontanoj en roza grejso kaj trabarmuraj domoj vestitaj per floroj.

Pri tablaj plezuroj Alzaco estas regiono, kiu vere salivigas! Loka kuirarto ebligas malkovri sauxkraŭtojn, cepajn tortojn, grashepataĵon, flamumitajn tortojn kaj aliajn pladojn plej taŭge akompanatajn per famaj blankaj alzacaj vinoj.
Alzaco ĝojvivas inter la vogeza montaro, okcidente, kaj maldekstra bordo de la Rejno, inter la germana landlimo, norde, kaj la svisa landlimo kaj Ĵuraso, sude. Inter montaroj kaj akvo, de la nordo ĝis la sudo, 160 km da ebenaĵoj intermiksiĝas harmonie. Alzaco havas akvon, arbarojn, fekundajn grundojn kaj imponajn faŭnon kaj flaŭron. Ĝi tiel ĝuas profitdonaj lokaj klimatoj. Alzaco profitas montaran klimaton (malvarma vintro kaj freŝa somero) kaj kvazaŭ-kontinentan klimaton (malvarma seka vintro kaj varma somero).

Alzaco situas ekstrem-oriente de Francio. Por la francoj, ĝi konsistas el franca landlimo kun Germanio. Por la Eŭropanoj, Alzaco situas kore de Eŭropo. Tio bele klarigas la eŭropajn instancojn, kiuj situas en Strasburgo.
Multvizaĝa Alzaco (montetoj, valoj...) historie riĉa plena, vi malkovros tre interesan francan regionon...

Loka juro:
Pro la germana aneksiperiodo (1871/1918), Alzaco (kaj Mozelio) konis apartan evoluon rilate francan juron. Oni parolas pri "loka juro" (ekz. La ekleziaj leĝoj). Niaj regionoj eĉ profitis unu tiel nomatan "malcentraliĝon" (Landesausschuss) kaj rapide progresis rilate la sociajn leĝojn.

Kerna partikularimo: lingvo
La alzaca estas parto de la alamanika lingvo, kiu estas parolata de la 5a jarcento inter Vogezoj kaj Rejno. Ĝi grave rolis kiel parolata lingvo, fakte ĉar la presarto de Gutemberg favoris unu skriban lokan ligvon. Temas pri "la alta germana" (Hochdeutsch aŭ Schriftdeutsch). Tiu teknika progreso fakte kreis limon inter skribita kaj parolita lingvo, tiu ĉi rapide iĝis "ne digna" por la prelegoj aŭ la instruo.

Dum la aneksiperiodo (1871/1918) paroli alzace signifis misparoli, ne havi instruon: la alzaca dialekto perdi sian influon. Feliĉe post 1900, aperis movado pro protekti tiun lingvon. Subite oni verkis poeziojn, teatraĵojn en la alzaca.
Vi certe pli bone malkovros tiun regionon dank'al diversaj ekskursoj du via semajnfino en Strasburgo!

 

Por scii pli pri [Strasburgo] [la programo] [ĉefpaĝo de la kongreso]


Lasta ĝisdatigo je 2002-02-12