Inform-kampanjo en la franca jhurnalo Le Monde

Lingva egalrajteco:

neceso por Europo


Version française
 
 
 
 
 
 
 
 
 
La malegaleco de la lingvaj rajtoj, kaj la privilegio nun profitanta al unu el niaj naciaj lingvoj, endangherigas la kulturan diversecon, kiu estas richeco de Europo, kaj pligravigas la ekonomian kaj socian malekvilibron de Europo. Por plenumi la regulon pri egalrajteco de chiuj Europuniaj lingvoj, EU chiujare elspezas 2 miliardojn da euroj (34% de la administra budgheto) por interpretado kaj tradukado. Sen antaua publika debato pri la problemo, la angla estas plej ofte uzata en la Europuniaj instancoj. Tion sekvas neakcepteblaj diskriminaciaj maljustoj. Chu EU deziras altrudi al chiuj europanoj ke ili parolu la anglan?
La ekonomiaj kaj sociaj rezultoj de la lingva malegaleco.
Chiuj Europaj intelektuloj devas lerni la anglan, se ili volas trafi ioman agnoskon pri siaj laboroj. Sed tiu lernado kostas tre multe da tempo kaj da mono malgrau necerta rezulto, dum la angleparolantoj ne bezonas tiujn strebojn, kaj povas koncentrighi al siaj laboroj kaj studoj. Nuntempe niaj fakuloj ech estas taskitaj prioritate lau sia scipovo de la angla pli ol lau sia kompetento. 
Diskriminacio kontrau la denaskaj ne-angleparolantoj.
La lingva diskriminacio same montrighas en la dungproponoj de organizajhoj financitaj de EU adresitaj al "Native English Speakers" (pli ol 600 nombritaj de Europa Esperanto-Unio), senkonsidere de la lingva agalrajteco proklamita de EU. La uzo de la angla praktike estas al ni pli kaj pli trudata. Iuj landoj, ene de EU, subtenas proponon, ke chiuj alilingvanoj devos "peti kaj pagi" la interpretadon en sian propran lingvon. 84% de la EU-civitanoj ne estas angleparolantoj. Nuntempe ili elspezas astronomiajn sumojn por ellerni la anglan. Multaj studentoj tiucele anighis en anglaj kaj usonaj universitatoj. Tamen tio tute ne certigas dungon al ili, konsidere la gheneralan diskriminacion. 
Chu solvo ekzistas fronte al tia malegaleco?La lingvaj privilegioj supervershighas en la ekonomion, la kulturon kaj la politikon. Imagu la indignantajn protestojn de la angleparolantoj, se EU estighus francparolanta au germanparolanta! Sed kial EU devus prikonsenti la superregadon de la angla? En la Europuniaj instancoj, grandega shparo estus farata, kaj estus protektata la demokrata multlingvismo de la debatoj kaj de ties priinformado, dank\'92al la uzo de nenacia pontlingvo por la tradukado kaj la interpretado.
Tia lingvo neutrala, facila, preciza ekzistas. Ghi estas esperanto.
Krome la kontrolita propedeutikeco de tiu lingvo, utiligite en la instruaj sistemoj, faciligus kaj shatigus la lernadon de la fremdaj lingvoj kaj kulturoj al la junaj Europaj civitanoj. Dank'al tiu faciligo de la internacia kaj kultura interkomunikado, la intershanghoj, la interkomprenigho, la solidareco pli rapide kreskus inter la richaj kaj malrichaj partoj de EU. 
Kio estas esperanto?
Ghi estas lingvo elpensita en 1887 de Pola kuracisto, Ludoviko Zamenhof. Tiu lingvo ne celas anstataui naciajn lingvojn, sed prefere utili kiel komuna kaj sendependa helplingvo. Ghi estas nun bone disvolvighinta lingvo kun parolantoj en pli ol 110 landoj. 
"Mi amas la vivon" = "J'aime la vie!", en esperanto.
Esperanto havas fonetikan ortografion, kaj ghia gramatiko estas regula kaj senescepta. Chiuj ghiaj radikoj estas naturaj, cherpitaj el la chefaj Europaj lingvoj. Do ni povas rekoni la plej grandan parton de esperanta teksto, kaj ni povas lerni la lingvon 7-8 fojojn pli rapide ol la anglan. Ni povas tiel encerbigi ghin tre rapide, kaj ghin ekpraktiki, ne nur pasive en legado, sed aktive en konversacio. Esperanto estas instruata en privataj kursoj, en lernejoj, en universitatoj, per interreto kaj korespondado.

Kiu subtenas esperanton?
Nobel-premiitoj, pluraj lingvistikoj kiaj Henriette Walter kaj 120 EU-parlamentanoj subtenas esperanton. Jacques Chirac skribis en majo 2002: "ghi estas kauzo al kiu mi sincere favoras (...). Mi opinias miaflanke, ke la progresado de esperanto, en la respekto, kiu estas propra al ghi, de la diverseco, estus grava harmoniigilo kaj komprenigilo inter la popoloj. Estas tute sendube, ke, se la baloto estas al mi favora, mi proponos al la estonta registaro, kaj chefe al la ministro pri nacia edukado, enmeti ghin kiel opcion en bakalauro (...)". Vi certe rimarkis, ke la Papo chiam finas en esperanto siajn plurlinvajn bondezirojn "urbi et orbi". Umberto Eco, en sia libro "La serchado de la perfekta lingvo", diras, ke "Esperanto povus funkcii kiel internacia lingvo (....)".Tri rezolucioj de Unesko (1954, 1985, 1993) invitas la membro-shtatojn instigi al la enkonduko de studprogramoj pri la lingvaj problemoj, kaj pri esperanto en siaj lernejoj kaj establoj pri supera instruado". 
Esperanto kaj la amaskomunikiloj.
Radio-stacioj regule elsendas en esperanto, en Australio, Brazilo, chinio, Kubo, Hungario, Italio kaj Pollando. Pli ol 100 magazinoj kaj gazetoj eldonas regule en tiu lingvo, kaj unu nova libro aperas en esperanto chiutage. Ankau la interreto abunde disinformas la esperanto-mondon per diskutejoj, retlistoj kaj profesiaj novajhportaloj. 
Kiel lerni esperanton?
Lernu esperanton en: "http://ikurso.net".
Nia nacia asocio estas je via dispono: "Espéranto-France", 4bis rue de la Cerisaie, 75004 Paris. Tel 01 42 78 68 86. Faks 01 42 78 08 47. E-mail <info@esperanto-france.org. TTT-ejo "www.esperanto-france.org". Ankau estas je via dispono: Universala Esperanto Asocio (UEA). ghi enhavas 20000 membrojn en 117 landoj, dum 1 miliono da personoj parolas la lingvon tra la mondo. UEA profitas de konsultaj rilatoj kun Unesko, UN kaj la Konsilio de Europo. Detalaj klarigoj estas haveblaj sur "http://www.esperanto.net". 
Kiel utiligi esperanton?
"Tutmonda Esperantista Junulara Organizo" (TEJO) disponigas gastigadan reton "Pasporta Servo". En 2003 anighis chirkau 1300 familioj en 80 landoj, kiuj proponas senpagan gastigadon al esperantoparolantaj vojaghantoj. Eblas renkontighi en festivaloj kaj internaciaj kongresoj de esperanto: En Zagreb en 2001, en Fortalezo en Brazilo pasintjare, en Gotenburgo en Svedio en 2003, centoj da tiaj eventoj estas organizitaj chiujare. Por festi la centjarighon de esperanto, la kongreso de Varsovio kunvenigis 5946 esperantoparolantojn, kaj neniu interpretisto estis bezonata! 
Chu vi volas helpi al serchado de pli granda lingva egalrajteco?
Chiuj, kiuj bezonas superi la nunan lingvan barilon, konstatas, ke esperanto estas la rimedo, kiu prezentas la plejmulton da avantaghoj por la plejmulto da homoj. Tamen objektiva informado necesas, por ke la publiko ekkonsciu, ke esperanto donas la plej bonan shancon, por kontraustari la nunan evoluon, kiu enmarghenigas la plejmulton el la mondaj lingvoj. 
Bonvolu sendi donacojn por lingva revolucio.
Celo: La individuoj kaj la kompanioj ambau donacu entute 1 milionon da euroj por lanchi larghskalan europan kampanjon. Sendu viajn donacojn al "Espéranto-France". CCP 85.535D Paris Ebla kontribuo: por chiu donaco superanta 100 eurojn, estos senditaj kvitanco kaj informoj pri la uzo de la donaco, (ni ankau akceptos malpli ol 100 eurojn). Se vi povus pagi por unu tutpagha reklamo en gravaj jhurnaloj en EU landoj, ni povas enmeti en ghi vian nomon kaj vian kompanion.
Dankon por via subteno!

(per h-skribo / unikode)


Dernière mise à jour le 2003-06-12
Espéranto-France