|
Lingva
egalrajteco:| La malegaleco
de la lingvaj rajtoj, kaj la privilegio nun profitanta al unu el niaj naciaj
lingvoj, endanĝerigas la kulturan diversecon, kiu estas riĉeco de Eŭropo,
kaj pligravigas la ekonomian kaj socian malekvilibron de Eŭropo. Por plenumi
la regulon pri egalrajteco de ĉiuj Eŭropuniaj lingvoj, EU ĉiujare elspezas
2 miliardojn da euroj (34% de la administra budĝeto) por interpretado
kaj tradukado. Sen antaŭa publika debato pri la problemo, la angla estas
plej ofte uzata en la Eŭropuniaj instancoj. Tion sekvas neakcepteblaj
diskriminaciaj maljustoj. Ĉu EU deziras altrudi al ĉiuj eŭropanoj ke
ili parolu la anglan?
La ekonomiaj kaj sociaj rezultoj de la lingva malegaleco. Ĉiuj Eŭropaj intelektuloj devas lerni la anglan, se ili volas trafi ioman agnoskon pri siaj laboroj. Sed tiu lernado kostas tre multe da tempo kaj da mono malgraŭ necerta rezulto, dum la angleparolantoj ne bezonas tiujn strebojn, kaj povas koncentriĝi al siaj laboroj kaj studoj. Nuntempe niaj fakuloj eĉ estas taskitaj prioritate laŭ sia scipovo de la angla pli ol laŭ sia kompetento. Diskriminacio kontraŭ la denaskaj ne-angleparolantoj. La lingva diskriminacio same montriĝas en la dungproponoj de organizaĵoj financitaj de EU adresitaj al "Native English Speakers" (pli ol 600 nombritaj de Eŭropa Esperanto-Unio), senkonsidere de la lingva agalrajteco proklamita de EU. La uzo de la angla praktike estas al ni pli kaj pli trudata. Iuj landoj, ene de EU, subtenas proponon, ke ĉiuj alilingvanoj devos "peti kaj pagi" la interpretadon en sian propran lingvon. 84% de la EU-civitanoj ne estas angleparolantoj. Nuntempe ili elspezas astronomiajn sumojn por ellerni la anglan. Multaj studentoj tiucele aniĝis en anglaj kaj usonaj universitatoj. Tamen tio tute ne certigas dungon al ili, konsidere la ĝeneralan diskriminacion. Ĉu solvo ekzistas fronte al tia malegaleco?La lingvaj privilegioj superverŝiĝas en la ekonomion, la kulturon kaj la politikon. Imagu la indignantajn protestojn de la angleparolantoj, se EU estiĝus francparolanta aŭ germanparolanta! Sed kial EU devus prikonsenti la superregadon de la angla? En la Eŭropuniaj instancoj, grandega ŝparo estus farata, kaj estus protektata la demokrata multlingvismo de la debatoj kaj de ties priinformado, dank\'92al la uzo de nenacia pontlingvo por la tradukado kaj la interpretado. Tia lingvo neŭtrala, facila, preciza ekzistas. Ĝi estas esperanto. Krome la kontrolita propedeŭtikeco de tiu lingvo, utiligite en la instruaj sistemoj, faciligus kaj ŝatigus la lernadon de la fremdaj lingvoj kaj kulturoj al la junaj Eŭropaj civitanoj. Dank'al tiu faciligo de la internacia kaj kultura interkomunikado, la interŝanĝoj, la interkompreniĝo, la solidareco pli rapide kreskus inter la riĉaj kaj malriĉaj partoj de EU. Kio estas esperanto? Ĝi estas lingvo elpensita en 1887 de Pola kuracisto, Ludoviko Zamenhof. Tiu lingvo ne celas anstataŭi naciajn lingvojn, sed prefere utili kiel komuna kaj sendependa helplingvo. Ĝi estas nun bone disvolviĝinta lingvo kun parolantoj en pli ol 110 landoj. "Mi amas la vivon" = "J'aime la vie!", en esperanto. Esperanto havas fonetikan ortografion, kaj ĝia gramatiko estas regula kaj senescepta. Ĉiuj ĝiaj radikoj estas naturaj, ĉerpitaj el la ĉefaj Eŭropaj lingvoj. Do ni povas rekoni la plej grandan parton de esperanta teksto, kaj ni povas lerni la lingvon 7-8 fojojn pli rapide ol la anglan. Ni povas tiel encerbigi ĝin tre rapide, kaj ĝin ekpraktiki, ne nur pasive en legado, sed aktive en konversacio. Esperanto estas instruata en privataj kursoj, en lernejoj, en universitatoj, per interreto kaj korespondado. |
Kiu subtenas esperanton? Nobel-premiitoj, pluraj lingvistikoj kiaj Henriette Walter kaj 120 EU-parlamentanoj subtenas esperanton. Jacques Chirac skribis en majo 2002: "ĝi estas kaŭzo al kiu mi sincere favoras (...). Mi opinias miaflanke, ke la progresado de esperanto, en la respekto, kiu estas propra al ĝi, de la diverseco, estus grava harmoniigilo kaj komprenigilo inter la popoloj. Estas tute sendube, ke, se la baloto estas al mi favora, mi proponos al la estonta registaro, kaj ĉefe al la ministro pri nacia edukado, enmeti ĝin kiel opcion en bakalaŭro (...)". Vi certe rimarkis, ke la Papo ĉiam finas en esperanto siajn plurlinvajn bondezirojn "urbi et orbi". Umberto Eco, en sia libro "La serĉado de la perfekta lingvo", diras, ke "Esperanto povus funkcii kiel internacia lingvo (....)".Tri rezolucioj de Unesko (1954, 1985, 1993) invitas la membro-ŝtatojn instigi al la enkonduko de studprogramoj pri la lingvaj problemoj, kaj pri esperanto en siaj lernejoj kaj establoj pri supera instruado". Esperanto kaj la amaskomunikiloj. Radio-stacioj regule elsendas en esperanto, en Aŭstralio, Brazilo, ĉinio, Kubo, Hungario, Italio kaj Pollando. Pli ol 100 magazinoj kaj gazetoj eldonas regule en tiu lingvo, kaj unu nova libro aperas en esperanto ĉiutage. Ankaŭ la interreto abunde disinformas la esperanto-mondon per diskutejoj, retlistoj kaj profesiaj novaĵportaloj. Kiel lerni esperanton? Lernu esperanton en: "http://ikurso.net". Nia nacia asocio estas je via dispono: "Espéranto-France", 4bis rue de la Cerisaie, 75004 Paris. Tel 01 42 78 68 86. Faks 01 42 78 08 47. E-mail <info@esperanto-france.org. TTT-ejo "www.esperanto-france.org". Ankaŭ estas je via dispono: Universala Esperanto Asocio (UEA). ĝi enhavas 20000 membrojn en 117 landoj, dum 1 miliono da personoj parolas la lingvon tra la mondo. UEA profitas de konsultaj rilatoj kun Unesko, UN kaj la Konsilio de Eŭropo. Detalaj klarigoj estas haveblaj sur "http://www.esperanto.net". Kiel utiligi esperanton? "Tutmonda Esperantista Junulara Organizo" (TEJO) disponigas gastigadan reton "Pasporta Servo". En 2003 aniĝis ĉirkaŭ 1300 familioj en 80 landoj, kiuj proponas senpagan gastigadon al esperantoparolantaj vojaĝantoj. Eblas renkontiĝi en festivaloj kaj internaciaj kongresoj de esperanto: En Zagreb en 2001, en Fortalezo en Brazilo pasintjare, en Gotenburgo en Svedio en 2003, centoj da tiaj eventoj estas organizitaj ĉiujare. Por festi la centjariĝon de esperanto, la kongreso de Varsovio kunvenigis 5946 esperantoparolantojn, kaj neniu interpretisto estis bezonata! Ĉu vi volas helpi al serĉado de pli granda lingva egalrajteco? Ĉiuj, kiuj bezonas superi la nunan lingvan barilon, konstatas, ke esperanto estas la rimedo, kiu prezentas la plejmulton da avantaĝoj por la plejmulto da homoj. Tamen objektiva informado necesas, por ke la publiko ekkonsciu, ke esperanto donas la plej bonan ŝancon, por kontraŭstari la nunan evoluon, kiu enmarĝenigas la plejmulton el la mondaj lingvoj. Bonvolu sendi donacojn por lingva revolucio. Celo: La individuoj kaj la kompanioj ambaŭ donacu entute 1 milionon da euroj por lanĉi larĝskalan eŭropan kampanjon. Sendu viajn donacojn al "Espéranto-France". CCP 85.535D Paris Ebla kontribuo: por ĉiu donaco superanta 100 eurojn, estos senditaj kvitanco kaj informoj pri la uzo de la donaco, (ni ankaŭ akceptos malpli ol 100 eurojn). Se vi povus pagi por unu tutpaĝa reklamo en gravaj ĵurnaloj en EU landoj, ni povas enmeti en ĝi vian nomon kaj vian kompanion. Dankon por via subteno! |
|
|